Πέμπτη 8 Δεκεμβρίου 2011

esperantajxoj

cxu veras ke la esperantistoj, gxenerale, emas la metakomunikadon? = cxu ili emas uzi la Ean por paroli PRI la Ea?

antaux legi tion skribitan de aliuloj, mi mem malkovrante la IL-on antaux kelkaj monatoj havis la saman ideon: jes, tre ofte okazas metakomunikado inter Eoj; tamen, ankaux veras ke estas personoj kiuj uzas la lingvon, kaj kun granda kapableco, por paroli [skribi] pri iu ajn afero; kompreneble, estas ankaux tiuj kiuj amas Eon kiel dion, preskaux, sxajnas vivi sian vivon NUR cxirkaux gxi, kaj gxojas la 15an.12. kiel sian propran naskigxtagon...
(parenteze, estas interesa ke antaux iom da tempo mi malkovris cxe alia retpagxo belegan tekston verkitan en EO, kiu estis inter artikolo kaj poezio, de juna esperantisto kies nomon ktp. mi ne volas diri: tamen, kio okazis poste malgxojigis min, cxar opinioj kaj komentoj TRE pozitivaj afisxitaj por li kaj pri la teksto, neniam ricevis respondon de li/sxi... tre malagrabla... oni kelkfoje ne povas kompreni la homan animon... bedauxrinde...)

cxio bonas, cxiu rajtas pensi kaj fari ion ajn se oni ne gxenas aliajn --mi nur skribas pri la temo a) cxar tiu estas la nura planlingvo kiun mi nuntempe [iomete] konas, kaj b) cxar la Ea estas ankoraux cximomente la nura planlingvo kun granda gxenerala [monda, pli malpli] kulturo kaj aktivado, dum samtempe estas cxiam malfermita la granda gxenerala temo 'artefaritaj (mond)lingvoj' kaj multaj personoj en la tuta mondo estas laborantaj kaj kultivantaj siajn planlingvojn, ofte kun mirindaj rezultoj; tamen, la estonteco de tiaj projektoj, bedauxrinde, ne estas sciita.

Δεν υπάρχουν σχόλια:

Δημοσίευση σχολίου