Τρίτη 22 Μαρτίου 2011

la rilatoj cxe la interreto

miaj problemoj kun la reto... aux, mi devus diri, mia plej grava problemo, estas ke la homoj, gxenerale, en mia lando aux en aliaj -vere, sendepende de loko- pensas ke oni povas konstante lasi komentojn, demandojn ktp. sen respondo... oni ofte, oftEGE vidas la plej afablajn frazojn sur pagxoj de... 'amikoj' [...] kiuj atendas tie, kaj atendas, kaj atendas... sed neniam ricevas respondon;

mi ne scias kion tio signifas... kion povas/povus signifi... kia afero estas... cxu ludema (!?), cxu stulta, cxu direkte kaj NUR malafabla? se tio ne okazus tiel ofte, mi pensus ke estus io persona; tamen, dum la monatoj de mia cxeesto en la interretmondo estas evidenta ke tio estas la regulo! kaj poste, oni parolas de 'reto', de 'rilatoj', de 'kontakto', de 'amikeco'!!!

mi pardonpetas, mi ne komprenas... tute ne...

Δεν υπάρχουν σχόλια:

Δημοσίευση σχολίου